blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Oranienburg |
Areo: | 1 795 km² |
Loĝantoj: | 218 551 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 113 po km² |
Aŭtokodo: | OHV |
Municipokodo: | 12065 |
Komunumoj: | 19 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Oberhavel (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Oranienburg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 795,52 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 218 551 homoj; do meznombre 113 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberhavel estas signita per 6.
Najbaraj distriktoj estas oriente Uckermark (14) kaj Barnim (1), sude Havelland (4), oriente Ostprignitz-Ruppin (9) kaj norde la meklenburgo-antaŭpomeria distrikto Mecklenburg-Strelitz. En la sudo ankaŭ limas la urbo Berlino.